8/31/2015

Multaj riveretoj faras riveron

LA TRINKAVA PROJEKTO DE KAMPARA SOLIDARECO EN KALIMA

Dum la jarkunveno de AVE en Lille mia tasko estis la informado pri la akvo-projektoj de Kamparana Solidareco. I.a. pro la manko da tempo kaj teknikaj problemoj mi ne plene prezentis ĝin.

 Jen la teksto de mia prelego, kiun mi redaktis, ĉar dum la lasta monato pozitive evoluiĝas la afero, ĉar sukcesis al ni kolekti iom da mono.

Kalima estas urbo en Teritorio de Pangi, Maniema Provinco en la orienta parto de DR-Kongolando. La nuna loĝantaro nombras proksimume 136,000.
Kalima situas en mineralriĉa regiono, kie ekde la komenco de la 20-jarcento oni komerce elfosas kasiteriton, koltanon kaj oron. Antaŭ la jaro 1996 belga firmao Sominki sufiĉe bone prizorgis kaj siajn 3000 dungantojn kaj la urban infro-strukturon. Tamen en 1996 bankrotis la firmao kaj samjare eksplodis la afrikaj militoj, kiuj daŭris ĝis la jaro 2003. Ekde la bankroto de Sominki individuaj manlaborantoj elfosas la mineralojn, kaj kamparanoj neglektas la markojn, ĉar pli profita estas la elfosado. Oni ankoraŭ suferas pro la milito: malsato, malbonsano, manko da pura akvo, socia disfalo ktp.ktp estas ĉieaj problemoj.

En la jaro 2006 pro tiaj mizeraj kondiĉoj Kalimana studento de agronomio Etienne Katchelewa kaj kelkaj studentaj geamikoj, kiuj celis lukti kontraŭ la malriĉeco en Kalima kaj apuda regiono, decidis fondi ne registraran organizon, kiu nomiĝas Kamparana Solidareco.

Kio estas la celo de Kamparana Solidareco?
La celo de Kamparana Solidareco estas la lukto kontraŭ la malriĉeco en la teritorio de Pangi kaj aparte en la urbo de Kalima.
Kiel ili agadas?
Ili evoluas la agrikulturon.
Kamparana Solidareco havas:
legumkultivajn projektojn
porko-bredantan kooperativon
fiŝbredantan kooperativon.
Ili ankaŭ instruas al kamparanoj la uzadon de novaj agrikulturaj teknikoj.
Plue estas eta mikro-kredita projekto por virinoj, kaj ĝis nun 12 virinoj repagis la pruntojn, kaj nun estas sendependaj.

Tamen la plej grava agado de Kamparana Solidareco estas la trinkakva projekto.
Kial?
Komence de 2013 nur 2% de la loĝantaro havis puran akvon. La alia 98% devis kolekti la akvon malpuran de diversaj lagetoj, kiuj ofte situas malproksime de la loĝlokoj.

La akvo-kolektantoj en la regiono estas virinoj, kaj aparte junulinoj. La labortasko estas tre streĉa kaj povas esti danĝera, ĉar ne malofte la virinoj estas seksatencitaj survoje.
Pro la malpura akvo multe da homoj suferas pro malsanoj samkiel disenterio kaj tifoido.
La plej ofta kaŭzo de beba mortindico estas la malpura akvo

Kamparana Solidareco celas provizi al la tuta urbo de Kalima puran akvon.

Ili havas saĝan sed grandiozan planon. Per bonkvalitaj tuboj oni transportu abundan bonkvalitan akvon el la fonto de la rivero ABUKI, kiu lokiĝas en la montaro. Tamen tiu plano kostus inter 248,000 – 870,000 eŭrojn.

Kamparana Solidareco sensukcese petas al bonfarantoj, fondaĵoj, asocioj, organizoj ktp, ke tiuj financu la planon.

Pro tio nehavante tiom da mono, Kamparana Solidareco estas dankema al AVE kaj aliaj apogantoj pro la subvencioj, kiuj ebligas la plenumadon de malpli ambiciajn projektojn. Ŝtupon post ŝtupo oni finfine suprengrimpos la ŝtuparon.

  1. LA HISTORIO DE LA PROJEKTO
    2013
Kamparana Solidareco ricevis 3000 eŭrojn de Wasserkraft Volk AG kaj Verdaj Esperantistoj. Per tiuj ili riparis la akvo-pumpon de la Ĝenerala Hospitalo de Kalima, tial la malsanulejo ricevis puran akvo-aliron.
2014.
Kamparana Solidareco entute ricevis 10,000 eŭrojn de Verdaj Esperantistoj, Wasserkraft Volk AG kaj diversaj bonfarantoj. Per tiuj rimedoj sukcesis al Kamparana Solidareco plibonigi la akvo-provizon al Ĝenerala Hospitalo de Kalima kaj provizi puran akvon al la enloĝantoj de Camp Central kaj ĝiaj najbaraj stratoj. Pro tio 3,000 homoj nun havas publikan kranaron kun pura akvo proksime al siaj loĝlokoj.
La bona novaĵo estas, ke
Komence de 2013 - 2% de la loĝantaro havis puran akvon.
Komence de 2015 - 10% de la loĝantaro havis puran akvon.
La malbona novaĵo estas, ke 90% de la enloĝantaro ne havas puran akvon.

Kio okazos en 2015?
Jen nova trinkakva projekto en Avenue Camp Plessy.
Per ĝi 3,500 familioj/4800 personoj loĝante en tiu kvartalo ricevos puran akvon proksime al siaj loĝlokoj.

La elspezoj estos 11,018 eŭroj kontraŭ materialoj, la transporto de la materialoj kaj la profesia manlaborado. Volontuloj fosos la fosejojn por la tuboj. Tiu buĝeto estas iom alta, ĉar la distanco inter la ekzistanta kranaro ĝis Camp Plessy estas longa kaj ankaŭ oni renkontos obstaklojn pro domoj, kiujn ili devos flankeniri.

Kamparana Solidareco bezonos 11,018 eŭrojn por la projekto.
Wasserkraft Volk AG apogas la projekton per subvencio de 5,000 eŭroj.
AVE donace ricevis 2,000 eŭrojn. Iu donacanto promesis al AVE plian kontribuon, kiam nur mankos al la kolekto 500 eŭroj.
Do entute ni jam havas/havos 7,500 eŭrojn, kaj mankas al ni 3,518 eŭroj.

Dum la Universala Kongreso en Lille ni kolektis proksimume 995 eŭrojn. La plej granda kontribuon faris Ŭombulismaj esperantistoj. Nome de Kamparana Solidareco koregan dankon al ĉiuj, kiuj jam donacis.

La alvoko daŭros ĝis la fino de Oktobro, do se vi volus fari kontribuojn malgrandan aŭ grandan, bonvolu sendi ilin al iu el la jenaj:
UEA-konto de AVE, kies nomo estas avex-z .
Danske Bank: 0274 4594628225
MobilPay: 42211972
Laŭ proverbo dana ''Multaj riveretoj faras riveron.''


Postskripte: Ĉu tiu-ĉi projekto estas favora al Esperanto? Etienne Katchelewa, kiu lernis Esperanton, ĉar ankaŭ li kredas je la ideo de la ronda familio, kaj ni Esperante kunlaboras. Etienne ankaŭ kredas je la eblo krei pli bonan vivon por ĉiuj en Kalima. Apogante lin, ni montros al li kaj al aliaj kalimanoj, ke la ideo de la ronda familio estas pli ol malplena retoriko. Poste sed ne promese eble pli da kalimanoj komencos lerni la lingvon.

Pliaj informoj legeblas jene:



8/06/2015

Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?

Raporto pri la progreso de la akvo-projekto en Kalima.


Dum la grandioza 100-jara Universala Kongreso en Lille, Manfred Westermayer kaj mi dufoje prezentis la akvo-projekton: dum la Movada Foiro kaj dum la jarkunveno de AVE.


Oni persone kontribuis al ni 995 eŭrojn. Ĉu aliaj enpagis kontribuojn en la UEA-konton de AVE, kiu estas avex-z, ni ne jam scias pri tio. La plej grandan kontribuon (500 eŭroj) donacis Esperantistoj de Ŭonbulismo, kiu estas membroj de korea devena religia eklezio .
Tamen ĉiuj grandaj aŭ malgrandaj kontribuoj kaj apogaj vortoj kuraĝigis/as/os nin. 

Nome de Kamparana Solidareco mi elkore dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kontribuontoj.

Oni demandis nin pri la jenaj temoj:

Ĉu la akvo-projekto estas ankaŭ favora al Esperanto?


Etienne Katchelewa la prezidanto de Kamparana Solidareco kaj sia plej proksima kunlaboranto Alphonse Waseka estas Esperantistoj. 

Etienne maldekstre Alphonse dekstre ĉe la malsanulejo, kiu ricevis puran akvon en 2013.

 Esperanto estas nia laborlingvo.
 Etienne kaj Alphonse loĝante en DR-Kongolando, kaj Manfred kaj mi loĝante en diversaj eŭropaj landoj kredas je la ideo de la ronda familio.
 Ĝis nun Etienne estas verŝajne la sola Esperantisto en Kalima; Alphonse loĝante en Goma instruas la lingvon.
 La helpo de Esperantistoj certe donas kaj donos al ne-Esperantistoj tie la konscion, ke Esperantisto estas bona afero.
 Poste sed ne promese ni esperu, ke multe da Kalimanoj eklernu Esperanton.


Kial la DR-Kongolanda registraro ne respondecas pri la akvo-provizo?

La akvo-provizo en DR-Kongolando estas la respondeco de la sendepende de la registraro-firmao/ organizo Regideso.
Laŭ la informado de Alphonse tiu iomete aktiviĝas en Goma, sed nek en Kalima nek en aliaj partoj de Maniema Provinco.

El persona vidpunkto mi tre ege indignas pri la afero. Monstre estas, ke oni postulas al privataj personaj, ke ili apogu de propra poŝo la provizon de io, kiun ĉiuj homoj en la tuta mondo rajtus ricevi. Tamen la fakto estas, ke mankas al 358 milionoj da homoj nur en Afriko la aliro al pura akvo. Ni ne povas helpi ĉiujn el ili, sed ni kapablas helpi kelkajn el ili - ekzemple la 136,000 homojn en Kalima. Laŭ mia opinio, ni ne fermu la okulojn aŭ la orelojn, kiam ili petas al ni la helpon.

Post la konstruo de la akvo-kranaro, kiu respondecas pri ĝi prizorgado?

Etienne planos komencigi komitaton virinan en Kalima, kiu respondecos monate kolekti etan monsumon por la prizorgado de la kranaroj de 2014 kaj 2015.

Ni daŭre kolektos monon por la projekto ĝis la mezo/fino de Novembro.


La demando estas, ĉu Kalimanoj trinkus akvon de tiu-ĉi?




Aŭ ĉu ili havos la rajton trinki akvon de tia kranaro?



Jen denove la kontnumero de la UEA-konto de AVE: 

avex-z 

Bonvolu skribi la jenan: Akvo-projekto de Kalima.


P.S. Jen dana proverbo: Multaj riveretoj faros la riveregon.